Bonvenon al nia retejo!

Ni ĝojas prezenti la novajn eldonojn de la duvoluma serio Esperanto por Lernejaj Klasoj.

Nia programo celas levi la instruadon de Esperanto al la niveloj de la plej vaste instruataj lingvoj. Per plursensaj instruaj materialoj, ni elektas komunikan kaj socian aliron, prioritatante la aktivan uzon de la cellingvo, anstataŭ la gramatikajn metodojn. Kadre de tiu ĉi aliro, la instruisto agas kiel faciliganto de grupa lernado, prefere ol kiel preleganto.

Nia metodiko harmonias kun la gvidlinioj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), sekvante la tutmondan emon al komunik-orientita instruado. Ĝi krome sekvas la Komunan Eŭropan Referenckadron por Lingvoj (KER) de la Konsilio de Eŭropo, kiu estas la norma kadro por mezuri la lingvoscion de lernantoj kaj taksi kandidatojn por lingvaj atestiloj.

Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj lernolibroj, ĉiu kun MP3-trakoj kaj ekzercoj. Krome la instruisto havas sian Gvidlibron kaj Helpan Tekon kun aldonaj materialoj, inkluzive de printeblaj klasĉambraj afiŝoj, ekstraj tekstoj kaj kromaj ekzercoj. Tiu Helpa Teko elŝuteblas ekskluzive de la instruistoj.

La MP3-sondosiero enhavas ĉiujn ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, entuziasme ludataj de esperantistaj voĉaktoroj. Ĉi tiu trajto vivigas la lecionojn, kreante viglan, stimulan etoson, kiu motivas la lernantojn.

La Gvidlibro por la Instruisto inkluzivas praktikajn notojn kaj sugestojn sur la marĝenoj de ĉiu paĝo. Tiuj konsiletoj sugestas efikajn manierojn enkonduki venontajn unuojn kaj gvidi konversaciojn, ŝparante al la instruistoj valoran tempon kaj energion dum la preparado de la lecionoj.

Aldoniĝis nun al nia paĝaro nova ero nome Elĉerpaĵo por Eventoj, speciala versio por prezenti la parolatan Esperanton en aranĝoj. Ĝi preneblas senpage, ekskluzive por instruistoj, el la dosierujo “Servoj”. Konatiĝu kun ĝi.

Plenĝuu vian novan instrumaterialon!

La Aŭtoro

Josias Barboza