Reagoj
Recenzoj kaj opinioj
Revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, publikigis en sia decembra numero de 2010 recenzon de Katalin Kovats. Legu ĉe:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=830#ek
Internacia Pedagogia Revuo, organo de ILEI — Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — publikigis en sia numero 2011.1 recenzon de Stefan MacGill, kun la titolo Epokfara lernopakaĵo.
Komparo de lernolibroj, de Xosé Conde Linhares, ĉe:
www.edukado.net
Recenzo de La Ondo de Esperanto:
sezonoj.ru
Opinioj
Katalin Kovats, en la paĝaro www.edukado.net:
“Kia malofta riĉeco!”
“La instrua kompleto akordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kies celo estas unuigi la mezuradon de lingvokapablo ĉe lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.”
“Tutvasta monda uzo de la lerniloj plifaciligus la internaciajn kunlaborprojektojn.”
“La metodo estas baze parola; la materialo konstruiĝas je riĉe ilustritaj kaj variaj dialogoj, kiuj, el multaj vidpunktoj, ekzercigas kaj reekzercigas la lernendaĵojn. La gramatiko trairas la libron kaj prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturitaj resumoj.”
“Fakte, laŭ tiu ĉi socifunkcia metodologio, la instruisto ne ‘instruas’, sed ‘reĝisoras’ la grupan lernadon. Tial ankaŭ kolegoj kun malpli da sperto povas sukcese uzi la materialon.”
“Nia redakcio tre bonvenigas la kompleton kaj gratulas la aŭtoron kaj lian teamon pro tiu valora kaj riĉa materialo. Ni esperas, ke ĝi estos konata kaj uzata vastskale en la tuta mondo.”
Renato Corsetti:
“Via lernolibro estas la sola kontrolita de la grupo ‘La Bona Lingvo’. Ĝi estas bonega.”
Paulo Nascentes:
“Mi uzis ĝin kiel lernanto de profesoro Josias kaj kiel instruisto en miaj klasoj en Universitato de Braziljo, kaj mi asertas, ke ĝi estas bonega!”
Roger Gotardi, Brazilo
“Ĝoju: estis multe pli facile instrui pasintan sabaton, uzante kopiojn de la unualeciona ĉerpaĵo! Certe ankaŭ la gelernantoj pli ŝatis.”
Gabriel Hernandez Vaquero — Hispanio
“Saluton! Mi nomiĝas Gabriel Hernandez kaj mi loĝas en Madrido, Hispanio. Meritas miajn korajn gratulojn al vi kaj al la tuta skipo, kiuj produktis la libron Esperanto por lernejaj klasoj. Mi multe lernis per ĝi, kvankam mi estas memlernanto, kaj la titolo diras ‘por lernejaj klasoj’. Ŝajnas al mi vere interesa kaj amuza lernolibro, kaj ankaŭ tre alloga la prezento de la lecionoj. Belegaj kaj dolĉaj la voĉoj kaj la prononco surdiskigitaj en la KD.”
Luigia Oberrauch — Italio
“Mi jam uzas la lernolibron kaj trovas ĝin tre taŭga por studentoj de mez- kaj altnivela lernado.”
Zsófia Koródy — Interkultura Centro Herzberg, Germanio
“Kara Josias, ni deziras, ke multaj gekolegoj uzu vian bonan materialon, profesie preparitan libron kaj helpilojn. Ni bone memoras viajn sukcesajn kursojn, interesajn lecionetojn ĉi tie en Herzberg am Harz dum somero 2009. Viaj verkoj estas en nia biblioteko kaj bone servas interesulojn.
Gratulon pro viaj atingoj kaj pliajn sukcesojn por via Esperanto-agado.
Kore salutas vin nome de klubanoj,
amikaro de Interkultura Centro Herzberg
Zsófia”
Kurt Fischer — Germanio
“La plej taŭga kaj moderna lernomaterialo por ĝeneraledukaj lernejoj, kiun mi renkontis en Esperantujo.”
Xosé Conde Linhares — Galegio
“Eble la sola lernolibro de Esperanto tute komparebla kun iu ajn moderna lernolibro por lerni fremdan lingvon.”
Speciala peto. La aŭtoro petas ankaŭ al vi kompleze opinii aŭ recenzi tiun ĉi lernomaterialon. Antaŭdankojn!