Esperanto por Lernejaj Klasoj

Esperanto por Lernejaj Klasoj

 
 
 
 

Reagoj

Bonvolu indiki iaspecan eraron, proponi ŝanĝetojn, aldonon aŭ deprenon rekte al la aŭtoro per la jena retadreso: josias@lernejajklasoj.net
Antaŭdankon!

 

La decembra 2010 numero de la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, ĵus publikigis recenzon de Katalin Kovats pri nia verko.

Katalin Kovats en la paĝaro www.edukado.net:
“Kia malofta riĉeco!”
“La instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.”
Tutvasta mondskala uzo de la lerniloj plifaciligus la internaciajn kunlaborprojektojn.
“La metodo estas baze paroliga, la materialo konstruiĝas je riĉe ilustritaj kaj variaj dialogoj, kiuj plej ofte el multaj vidpunktoj ekzercigas kaj reekzercigas la lernendaĵojn. La gramatiko trateksas la libron, prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturigitaj resumoj.
“Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne “instruas”, sed “reĝisoras” la grupan lernadon. Tial kolegoj ankaŭ kun malpli da spertoj povas sukcese uzi la materialon.”
“Nia redakcio tre bonvenigas la kompleton kaj gratulas la aŭtoron kaj lian teamon pro tiu valorega kaj riĉa materialo. Ni esperas ke ĝi estos konata kaj uzata vastskale en la tuta mondo.”

Ligo al la libroprezento: Esperanto por lernejaj klasoj 1. Esperanto por lernejaj klasoj 2.

Renato Corsetti:
“Via lernolibro estas la unua kontrolata de la grupo “La Bona Lingvo”. Ĝi estas bonega”.

Paulo Nascentes:
“Mi uzis ĝin kiel iama lernanto de Profesoro Josias kaj kiel instruisto en miaj klasoj en Universitato de Braziljo kaj mi asertas ke ĝi estas bonega!”

Roger Gotardi, Salto do Lontro, Paraná, Brazilo, al la aŭtoro:
“Ĝoju scii, ke estis multe pli facile instrui pasintan sabaton, uzante kopiojn de la unualeciona ĉerpaĵo! Certe ankaŭ la gelernantoj pli ŝatis.”

Gabriel Hernandez Vaquero - Hispanujo
Saluton: Mi nomiĝas Gabriel Hernandez, kaj mi loĝas en Madrido Hispanio. Meritas miajn korajn gratulojn al vi kaj al la tuta skipo kiuj produktis la libron Esperanto por lernejaj klasoj. Mi multe lernis per ĝi malgraŭ ke mi estas memlernanto kaj la titolo ja diras por lernejaj klasoj. Ŝajnas al mi vere interesa kaj amuza lernolibro kaj ankaŭ tre alloga la prezentado de la lecionoj. Belegaj kaj dolĉaj la voĉoj kaj la prononco surdiskigita en la K.D.
 Ankoraŭfoje akceptu miajn dankojn pro la bona laboro. Obrigado. Via Gabriel.
P.D. Ĉu ekzistas aŭ ekzistos libro numero dua?

  Enirpaĝo |  Servoj |  Reagoj |  Ligiloj