Esperanto por Lernejaj Klasoj

 
 
 
 

Bonvenon al nia paĝaro!

Jen novaj eldonoj de la du volumoj de Esperanto por lernejaj klasoj, en nova, pli oportuna formato.

Per plursensaj instrumaterialoj nia instruilaro celas samniveligi la instruadon de Esperanto kun tiu de la plej konataj lingvoj, kiu jam dekomence uzas kompetente kaj profesie la cellingvon, per socikomunika metodaro, anstataŭ struktura, gramatika.

Fakte, laŭ tiu ĉi instru-aliro la instruisto ne "instruas", sed "reĝisoras" la grupan lernadon.

Nia propono plenumas la rekomendon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) pri instruado de Esperanto per cellingvaj lerniloj, tutmonda tendenco.

Nia lernopakaĵo agordiĝas ankaŭ kun la rekomendo de Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvolernado, instruado kaj pritaksado (KER), kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.

Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj, ĉiu kun ekzercaro kaj mp3-sontrakoj. Krome, la instruisto havas gvidlibron kaj interretan helpan dosierujon kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.

La mp3 dosierujo enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tiu rimedo etosigas la lecionojn per entuziasmiga vigleco, kiu stimulas la lernantojn al definitiva akiro de Esperanto.

La porinstruista gvidlibro havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilon. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas al la instruisto prepari siajn lecionojn kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion.

Konatiĝu ankaŭ kun la nova Intensiva Kurso de Esperanto, kies versio por eventoj senpage preneblas el la subpaĝo Servoj.

Bone ĝuu vian instruilaron!
La aŭtoro

  Enirpaĝo |  Servoj |  Reagoj |  Ligiloj

povigita de Madrigalo; kreita de Kreado